Katolika lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Katolika lingvo estas internacia planlingvo proponita de Albert Lyptai, hungara kuracisto de ĉilia mararmeo, en 1892. La adjektivo "katolika" ne estas uzata de Lyptai en religia senco, sed signifante "universala", laŭ etimologio (gr. katholikos). La moto de la projekto ("internacia lingvo estu malkovrota, ne inventota") estas pli konata ol la projekto mem.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

  1. Substantivoj:
    1. La radiko indikas la neŭtra substantivo; virseksa substantivo finas per -o; ina, per -a. Tio ne estas aplikebla nur al vivaj estaĵoj, sed ankaŭ al ne vivaj: capel/capela/capelo (ĉapelo neŭtra/ ĉapelo por virino/ ĉapelo por viro).
    2. Pluralo estas farita kun aldono de -s;
  1. Verboj:
    1. malperfekto: -á;
    2. perfekto: -í;
    3. futuro: -ó;
    4. estanto varias laŭ la persono:
      1. -o (mi);
      2. -a (ci);
      3. -e (tria persono);
      4. -os (ni);
      5. -as (vi);
      6. -es (ili).
  2. Nombroj:
    1. un = 1
    2. dve = 2
    3. tre = 3
    4. quator = 4
    5. quin = 5
    6. six = 6
    7. sept = 7
    8. oct = 8
    9. nov = 9
    10. dece = 10

Vortareto: ama: ami;
capel: ĉapelo;
digit: fingro;
frata: fratino;
frato: frato;
hom: homo;
homa: virino;
homo: viro;
professora: profesorino;
professoro: profesoro;
qe: ke;
si: se.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Alberto Liptay
La lengua católica
Paris, Roger & Chernoviz, 1890

Alberto Liptay
Langue catholique: Projet d'un idiome international sans constr. grammaticale
Paris, Bouillon, 1892
290+ pp.

La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 419.4 “1892” de Biblioteko Butler.