Kaua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kaua (komunumo))
Kaua
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97764
Kodo laŭ INEGI 31 043
Demografio
Loĝantaro 2 556
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 36′ N, 88° 26′ U (mapo)20.6-88.433333333333Koordinatoj: 20° 36′ N, 88° 26′ U (mapo) [+]
Alto 26 m
Areo 214,6 km² (21 460 ha)
Horzono UTC -6
Kaua (Jukatanio)
Kaua (Jukatanio)
DEC
Kaua
Kaua
Situo de Kaua
Kaua (Meksiko)
Kaua (Meksiko)
DEC
Kaua
Kaua
Situo de Kaua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kaua Municipality [+]
vdr

Kaua estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Kaua. La komunumo situas en la sudorienta parto de Yucatán en la regiono 2 "Oriente", kiu limas al la federacia subŝtato Quintana Roo en la oriento kaj sudo, al la regiono 1 "Litoral Oriente" en la nordo, al la regiono 4 "Centro" en la nordoriento kaj al la regiono 5 "Centro Sur" en la okcidento. Eta parto en la sudo krome limas al la regiono 9 "Sur". La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31043.

La situo de la regiono 2 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 2556 loĝantojn. El tiuj estis 1318 viroj kaj 1238 virinoj. La komunumo havas surfacon de 214,6 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 26 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 82,9 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26,1 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 1374 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1069 scipovis legi kaj skribi kaj 299 personoj estis analfabetoj. Do 21,76% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 2248 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 1800 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 80,1% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]