Kaverno de la Manoj
Kaverno de la Manoj | ||
---|---|---|
Monda heredaĵo | ||
Rokpentraĵoj | ||
Lando | Argentino | |
Tipo | kultura heredaĵo | |
Kriterioj | iii | |
Fonto | 936 | |
Regiono** | Latinameriko kaj Karibio | |
Geografia situo | 47° 9′ 0″ S, 70° 40′ 0″ U (mapo)-47.15-70.666666666667Koordinatoj: 47° 9′ 0″ S, 70° 40′ 0″ U (mapo) | |
Registra historio | ||
Registrado | 1999 (23-a sesio) | |
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | ||
La Kaverno de la Manoj (hispane: Cueva de las Manos) estas arkeologia loko kaj rokpentraĵoj situantaj en profunda kaverno ĉe la rivero Pinturas, en la Departemento Lago Bonaero okcidente de la Provinco Santa Cruz en Argentino.
Temas pri belaj rokpentraĵoj tre antikvaj: ĝis nun la plej antikvaj estis datigitaj el 9300 jaroj ekde 1950, t.e. 8-a jarmilo a.K. Temas pri unu el la artaj esprimoj plej antikvaj de la sudamerikaj popoloj kaj deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1999.
La kaverno de la Manoj apartenas al serio de amerikaj arkeologiaj lokoj, kiel Monte Verde (Ĉilio), Pedra Furada (Brazilo), kaj Piedra Museo (Argentino), inter aliaj kiuj pridubigas la tradician teorion pri la malfrua loĝado de Ameriko, por subteni la teorion pri frua loĝado. Alia proksima setlejo en Los Toldos , ankaŭ en la sama provinco, havas restaĵojn de la 11a jarmilo a.K.