Kediet Iĝil

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kediet Iĝil estas montaro en Tiris Zemmour, Maŭritanio, kun urbo Zuérat en la oriento kaj Fderick en okcidento. Ĝi estas la plej alta monto de Maŭritanio kun 915 m.

La tuta montaro konsistas el magnetito, kiu donas al ĝi bluan koloron. Pro ties magneta kampo, la kompaso ne funkcias. La minejado tie helpis ankaŭ esploron de aliaj ercoj en la regiono (guelba magnetito; france fr:Guelb à magnétite) en la 1960-aj jaroj.