Keno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Keno estas hazardludo, kiu originale venas el la Ĉina Imperio. Ĝi estis enkondukita por financi la konstruon de la Granda Ĉina Muro. La praformo de Keno-ludo estis elpensita antaŭ ĉ. 2200 jaroj de ĉina Cheung Leung. Tiam oni devas loti je skribnotoj el 120. La rezulto estis portita per poŝtaj kolomboj eĉ en forajn vilaĝojn. Tial oni nomis tiam la ludon «blanka-kolomba ludo». Komence de la 20-a jarcento kunportis la ludon al Usono ĉina laboristo. Hodiaŭ oni ludas diversajn variantojn de la ludo en la tuta mondo.

Keno atingis Eŭropon el Usonon. En Germanio, oni lotas 20 el 70 numeroj, la ludanto povas veti je maksimume 10. La ŝancoj por gajno estas pli bonaj ol ĉe loterio - 1:2.147.179 ĉe Keno (10 ĝustaj) kompare al 1:13.983.816 (6 ĝustaj ĉe loterio 6 el 49).

La lotado okazas ĝenerale ĉiutage – krom vendredo -, plej ofte publike.