Kerepes
Kerepes (kerepeŝ) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Gödöllő. La loknomo signifas: ŝipeto.
Bazaj informoj
- Areo:24 km²
- Loĝantaro: 9500
- Poŝtkodo: 2144
- Telefonprefikso: 28
Situo
Kerepes situas inter arbaroj laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Miskolc, laŭ interurba tramo Budapeŝto-Gödöllő. La ĉefurbo troviĝas 20 km.
Historio
Apud la komunumo estas restaĵoj de Remparo de Ĉorso. Inter 1541-1686 ĝi apartenis al la Osmana Imperio kaj ĝi senhomiĝis. Poste slovakoj, germanoj kaj hungaroj alvenis. En 1882 la interurba tramo ekfunkciis, en 1912 katolika preĝejo konstruiĝis. Inter 1978-1994 la komunumo kune kun Kistarcsa fondis urbon Kerepestarcsa, sed ili disiĝis en 1994. Kerepes jam memstare ricevis urborangon en 2013.
Vidindaĵo estas Ŝaolina templo.
En la vilaĝo vivis verkistino Magda Szabó.
Famuloj
En Kerepes mortis poeto Ferenc Császár.
Esperanto
Estas delegito de UEA tie.