Khan Abdul Ghaffar Khan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Khan Abdul Ghaffar Khan

Khan Abdul Ghaffar KhanBacha Khan (1890 - 1988) estis patana politika kaj religia gvidanto, kiu partoprenis en la senperforta batalo kontraŭ la kolonia brita rego super Hindio. Li estas malprave tre malmulte konata, almenaŭ en okcidento.

Ghaffar Khan, kvankam pia islamano estis infanaĝe edukita en kristana lernejo.

Politika celo de Ghaffar Khan’s estis unua, sendependa kaj religie neŭtra Hindio. Lia senperforta organizaĵo Ĥudaj Ĥidmatgar (= dioservantoj) kreita dum jaroj 1920-aj, entenis ĝis 100 mil anojn. Multaj el ili iĝis famaj kontraŭante (foje mortante) la britregitaj polico kaj armeo. Ĝi dumtempe sukcesis superinflui politikon de la nord-okcidenta regiono de nuna Pakistano.

Barato atribuis al li la Bharat Ratna, plej alta barata oficiala ordeno, unu jaron antaŭ ol li mortis.