Kibibajto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kibibajto (mallongigo el kilo binara bajto) estas unuo por mezuri la grandecon de memoro aŭ de komputila disko, establita en 2000 de la internacia elektroteĥnika komisiono. Ĝia simbolo estas KiB. Ĝi celas anstataŭi en informatiko la kilobajton kies signifo "1024" bajtoj konfliktas kun la difino de SI de la prefikso «kilo-».

1 kibibajto = 210 bajtoj = 1,024 bajtoj

Oni konsideras ke 1 bajto estas 8 bitoj. Kiel en komput-scienco oni uzas la duuman nombrosistemon anstataŭ la dekuman nombrosistemon, ni havas la sekvantan sinsekvon:

  • 1,2,4,8,16,32,64,128,256,512,1024

Kiel 1024 estas tre proksima al 1000 (la prefikso por 1000 estas kilo-) oni misdiradis kilobajto kiam oni parolis pri 1024 bajtoj, do tiu ĉi estas ambigua afero. Por solvi ĝin, ISO proponis kibibajton (kiB).

Nuntempe, se oni parolas pri kilobajto aŭ kibibajto, parolas pri 1000 aŭ 1024 bajtoj, respektive. Kvankam tradicie, multaj homoj ankoraŭ diras "kilobajto" kiam ili volas paroli pri kibibajto.

Vidu ankaŭ