Kiborgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiborgociborgo estas estaĵo kun kaj biologiaj kaj artefaritaj (ekz-e elektronikaj, mekanikaj aŭ robotikaj) partoj. La vorto estis farita en 1960 kiam Manfred Clynes kaj Nathan S. Kline ekuzis ĝin en artikolo pri avantaĝoj de memregantaj hom-maŝinaj sistemoj en kosma veturo.

Hodiaŭ la vorto kiborgo uziĝas por ĉia organismo, kiu havas progresintajn kapablojn sekve de utiligado de teknologiaj rimedoj.
Laŭ The Register, Kevin Warwick estas inter la unuaj kiborgoj: Kapitano Kiborgo estas la nomo donita al Kevin Warwick fare de The Register, kiam Kevin subplantis ICon en sian brakon.