Kif Kroker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kif Kroker
movbilda persono • fikcia eksterterulo • fikciulo en televida serio
Verko Futurama
Futurama: The Beast with a Billion Backs
Futurama: Bender's Big Score
Futurama: Into the Wild Green Yonder
Rolita de Maurice LaMarche
Informoj
Sekso vira
Kunulo Amy Wong
vdr

Leŭtenanto Kif Kroker estas la asistanto de kapitano Zapp Brannigan, kaj kvara leŭtenanto de la stelŝipo Nimbus de Demokrata Ordo de Planedoj (DOOP). Kif estas malalta kaj maldika eksterterano de verda haŭto. Li estas iome parodio de Spock, same kiel Zapp estas parodio de Kapitano Kirk.

Lia frustriĝo kun la aroganteco de Brannigan kaj ĝenerala nekompetenteco en unua sezono igas lin malkontenta, indiferenta, sardona, kvankam lia personeco evoluas tra la kurso de la serio, iĝante pli emocia, mola kaj dolĉa poste.

Zapp pensas ke Kif estas lia plej bona amiko kaj lojala konfidulo, dum Kif vidas Brannigan kiel nekompetenta bufono. Malgraŭ tio, Kif ŝajne havas iom da lojaleco al Brannigan, eĉ daŭre asocii kun li post kiam Brannigan igis lin esti kortego-batita kune kun li en "Brannigan, Begin Again".

Kif amrilatas al Amy Wong.