TNT-ekvivalento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kilotuno)

TNT-ekvivalento estas mezurunuo por kvantigi la liberigitan/otan energion dum eksplodo, kaj ĉefe la eblan potencon de nuklearaj armiloj.

Oni kutime parolas pri 1 kilotuno TNT1 kt TNT1kT, aŭ simple 1 kilotuno.

Por facila kalkulado oni difinis, ke 1 gramo da TNT-ekvivalentaĵo havu eksplodan energion de 1.000 termokemiaj kalorioj, tio estas laŭ nuna mezuro 4.184 J.

Energia ekvivalento de unu kilotuno TNT estas 1 · 1012 cal aŭ 4,184 · 1012 J: 106 cal/kg = 4,184 · 106 J/kg = 4,184 MJ/kg. Aŭ mallonge:

1 kT (kilotuno TNT) = 4,184 · 1012 J

La unuoj estas kilotunoj (kT), megatunoj (MT) kaj gigatunoj (GT). Por eviti erarojn inter masoj kaj ekvivalentoj, la TNT ekvivalentunuoj ricevas majusklojn, do "kT" anstataŭ "kt".

La atombombo "Fat Man", faligita de Usono al Hiroŝimo en 1945, havis forton de ĉirkaŭ 15 kt (Mg) da TNT. La plej forta hidrogena bombo iam elprovita (de Sovetio en 1961) havis forton de 56 Mt (Gg) da TNT.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]