Kim Petras

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kim Petras (27-an de aŭgusto 1992 en Köln; naskiĝis kiel viro Tim Petras) estas germana kantist(in)o, kiu iĝis mondkonata pro ŝlia fruaĝe malkovrita transsekseco.

Biografio

Petras vestis sin jam en aĝo de du jaroj en inaj vestoj. Lia gepatroj pensis tiam pri ludo, sed li forlasis tiun kutimon. Kiam li portis la inajn vestoj eĉ publike, la gepatroj petis profesian helpon, kuraciston Dr. Bernd Meyenburg ĉe Johann Wolfgang Goethe-Universität Frankfurt am Main, kiu estis tiutempe fakulo pri transsekseco.

Li ricevis ekde la 12-a aĝo hormonan terapion, kiu baris la virajn kaj helpis la inajn proprecojn. En 2006, en aĝo de 13 jaroj, li aperis kun siaj gepatroj en televida spektaklo ĉe Stern TV. Li iĝis en aĝo de 14 internacie konata pro la raporto Mann oder Frau? (Viro aŭ virino) ĉe VOX, en kiu li petis antaŭtempan seksoŝanĝan operacion. Tio okazis en aĝio de 16 jaroj, en novembro de 2008, tiel li iĝis la plej juna transseksulo de la mondo.

Lia kariero komenciĝis en 2007, kiam li aperigis videojn sur interreto kun sia kantado. Ekde tiam aperis ŝiaj (postoperacie) sukcesaj kantoj Last Forever, Fade Away, One Piece Of Tape.