Kimono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Japanino en kimono, ĉi. 1870

Kimono (ja. 着物, t.e. vestaĵo) estas tradicia japana vestaĵo, vira aŭ ina, rekta kaftano tenata per larĝa zono, Obi, bante ligita surdorse en la ina formo. La interna rando de la larĝaj manikoj kutime ne estas kunkudrita.

Komence la vorto kimono celis ĉiujn vestaĵojn.

La formo de la hodiaŭa kimono ekis je la Heian-epoko (794-1192). Ekde tiam la baza formo de la kimono apenaŭ ŝanĝiĝis, kaj por viroj kaj por virinoj. T-forma, rektlinia robo, kiu atingas la maleolojn, kun kolumo kaj larĝaj manikoj. Kiam oni etendas la brakojn horizontale, la manikoj falas de la manradikoj ĝis la koksoj (kelkfoje eĉ ĝis la piedoj). La robo estas volvita ĉirkaŭ la korpo, ĉiam kun la maldekstra klapo super la dekstran. Tenas la kimonon larĝa zono, kiu nomiĝas obio. Oni nodas ĝin malantaŭe.