Obio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Obi (vestero))
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Virino portanta kimonon kaj ruĝan ornaman obion

La obio[1] (japane  (おび), obi) estas zono por fermi la tradiciajn japanajn kimonojn aŭ sportvestojn por luktartoj, kiel ĵudo, karateo, ktp. Ĝi estas ŝtofbando sen buko, nek fermilo. La maniero nodi obion estas vera arto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la 5-a jarcento, videblas zonoj sur la haniwa-statuoj, kvankam temas nur pri simpla kanaba ŝnuro. Ĝi poste transformiĝis al ĉirkaŭ 3 centimetrojn larĝa rubando kaj plilarĝiĝis ĝis 15 centimetroj fine de la 16-a jarcento, estante tiam pli ornama ero de la vesto. Tiam obio estis nodita aŭ dorse aŭ flanke.

Dum la 18-a jarcento evoluis tinkturado kaj farbado kaj estis kreitaj pli diversaj modeloj.

Ekde la Meiji-epoko oni nodas obion nur dorse.

Nodado[redakti | redakti fonton]

Obio sur yukata

Tradicie ekzistas ses manieroj nodi obion:

  • plata nodo
  • otaiko
  • chidori
  • bunko
  • kai no kuchi
  • tateya

Specoj de obioj ĉe luktosportoj[redakti | redakti fonton]

Obio en la 5 koloroj de la kyu-niveloj

Por japanaj luktosportoj, oni kutime uzas du tipojn de obioj:

Mallarĝa obio[redakti | redakti fonton]

Kutima ĵudaaikida obinodo

La mallarĝa obio ĉirkaŭas la talion unu fojon kaj duonon aŭ du fojon, kaj nodiĝas antaŭe. Por ke ĝi bone tenu kaj ne malhelpu la spiradon, la obio devas esti metita sur la osta parto de la koksoj kaj nodita sub la ventraj muskoloj.

Por nodi la obion, la maldekstra ekstremaĵo pasas sub la dekstran. Ĉe bone farita nodo la du ekstremaĵoj eliras horizontale.

Ekzistas obioj el faldita kaj kudrita ŝtofo, kiuj estas pli solidaj ol la simplaj kaj kiujn oni konsilas por la koloroj, kiujn oni gardas longtempe (ekzemple la nigra zono kaj ankaŭ la blanka ĉe aikido).

Larĝa obio[redakti | redakti fonton]

Oni portas larĝan obion kun hakama (larĝa pantalono), kaj nodas ĝin de antaŭe, konservante 30 centimetrojn da ekstremaĵo flanke. La obio poste plurfoje ĉirkaŭas, ĝis ĝi troviĝas denove antaŭe. Oni tiam volviĝas la liberan ekstremaĵon ĉirkaŭ tiun, kiu ĉirkaŭas la koksojn.

La avantaĝo de tia obio estas duobla. Unue, ĝi ne kreas duoblan ŝtofdikecon ĉe la renoj, kio estas preferinda dum falo. Due, ĝi ebligas pozicii la obion meze de la iliakaj krestoj, kio malhelpas, ke ĝi suprenglitu al la talio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]