Kimura araneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Nestotruo de Heptathela kimurai

La Kimura araneo, aŭ kimura-gumo en japana, Heptathela kimurai, estas araneo de la Malnova Mondo, kiu troviĝas ĉefe en Japanio kaj nomiĝas laŭ Arika Kimura, kiu kolektis ĝin en 1920. Ĝi apartenas al la subordo Mesothelae (nome primitivaj nestotruaj araneoj) kaj povas atingi ĝis 3 cm de longo. Ties nestotruoj estas kovritaj per kamufla klapopordo.

Kiel ĉe aliaj specioj de araneoj mesothele, la praaj trajtoj de la Kimura araneo inkludas centrajn teksilojn kaj signojn de segmentado en la abdomeno. Tiuj trajtoj ne estas vidataj ĉe MigalomorfulojAraneomorfuloj, tiele studado de specioj kiaj la Kimura araneo havigas lumon pri evolucio de ĉiuj araneoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kaston, B.J. (1953). How to Know the Spiders, Dubuque, Iowa.
  • Jackman, John A. (1997). A Field Guide to Spiders & Scorpions of Texas. Gulf Publishing Company. Houston, Texas. p. 127.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]