Kinezologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kinezologio estas la studo de homa movado.

La teorio de kinezologio ampleksas la esploron de la biologiaj eroj de homa movado interalie la anatomia, fiziologia, neŭrologia, biokemia, kaj biomekanika. Ankaŭ studita estas la interrilato inter la kvalito de homa movado kaj la entuta sano de la homa organismo.

Teoria kono pri kinezologio estas aplikita en multaj kampoj interalie fizika terapio, okupada terapio, kiropraktiko, ostopatio, ekzerca fiziologio, masaĝa terapio kaj ergonomio. La alproksimiĝo de ĉi tiuj aplikoj povas esti terapia, preventa, aŭ superefika. La aplikoj de kinezologio ankaŭ povas inkluzivi scio pri aliaj disciplinoj kiel psikologio, sociologio, kulturaj studoj, ekologio, evolua biologio kaj antropologio. Rilataj interdisciplinaj kampoj en motoraj kapabloj, kapablaj esploroj, estas la grafologio, i.e., la esploro de skribkaraktera movada regado kaj la esploro de motora regado en parolado.

Kinezologio ankaŭ povas inkluzivi la esploron de la kampoj de aplikado (parenca al kuraca studo – vidu sportan medicinon). Ekzemple, kiropraktiko povus esti studita laŭ ĉi tiu vidpunkto farante eksperimenton por mezuri ĝian efikecon ĉe la reduktado de kronika doloro. Aliaj eksperimentoj povus mezuri malpli subjektivajn kvalitojn, kiuj similas tiujn de specifa fiziologia efiko (kiel sangopremo).

Kinezologio estas malsama al aplikata kinezologio, kiu estas formo de diagnoza kinezologio. Iuj konsideras aplikitan kinezologion kiel pseŭdoscienco.