Kinono
Aspekto
En kemio, la kinonoj estas klaso de organikaj kemiaj kombinaĵoj.
Difino
[redakti | redakti fonton]Kinono estas organika kombinaĵo, kiu devenas de aromata kombinaĵo (ekz. benzeno, naftaleno) per konverto de para nombro de grupoj –CH= al –C(=O)–, kune kun ajna alia rearanĝo de duoblaj ligoj, kaj havas la strukturo de plene konjugita cikla diono.
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]Jen kelkaj oftaj kinonoj:
-
1,2-benzokinono
-
1,4-benzokinono
-
1,4-naftokinono
Ekzemple, 1,2-benzokinono (ankaŭ simple nomata «kinono») devenas de la aromata kombinaĵo benzeno
kun du grupoj –CH= (ĉe indicoj 1 kaj 2) anstataŭigitaj per la grupo –C(=O)–, tial la nomo 1,2-benzokinono.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Patai, Saul; Rappoport, Zvi. (1988) The Quinonoid Compounds. Vol. 1. doi:10.1002/9780470772119. ISBN 978-047077211-9.
- Patai, Saul; Rappoport, Zvi. (1988) The Quinonoid Compounds. Vol. 2. doi:10.1002/9780470772126. ISBN 978-047077212-6.