Preĝejo Sankta Antonio (Worbis)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Worbis, Antonio-preĝejo

La Preĝejo Sankta Antonio (germane: Antoniuskirche) troviĝas en Worbis, Germanio, strato Klosterstraße. Ĝi estas romkatolika preĝejo eksmonakeja.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estante jam ekde la komenco de la 13-a jarcento en aliaj urboj de Turingio la franciskanoj venis al Worbis ne antaŭ la jaro 1667. La frokuloj loĝis en iama monakinejo cisterciana. Komence oni starigis simplan lignan kapelon konsekrita en honoro de Sankta Antonio de Padovo. Sed baldaŭ ekigis la itala ĉefarkitekto Antonio Petrini planon de nova monakeja komplekso. Petrini kvazaŭ antaŭulo de Balthasar Neumann far multoj konsideratas. Petrini ankaŭ faris la konventon Haug en Würzburg. Ankaŭ la worbis-a verko povas do esti taksata formo speciala frankonia de baroko. En 1670 ĉio estis finfarita.

Paralele oni komencis konstrui la monakejan preĝejon kiu povis esti konsekrita solene en la 4.8.1678 fare de la erfurta helpepiskopo Adolf Gottfried Volusius. La frubaroka preĝejo havis simplan halon kun ligna volbo, same kiel la volbaĵo en - ankaŭ de Petrini farita - preĝejo en najbara Breitenworbis. Nur la plurangula altarejo tiutempe jam el ŝtono estis. Inter 1765 kaj 1780 instigis la landgrafo Christian von Hessen-Rheinfels-Rotenburg ŝtone volbigi ankaŭ la navojn. Krome alifaritis la interno laŭ malfrubaroka stilo, dume oni ja konservis la konceptojn de Petrini.

En 1780 oni instalis sur la turspajra kruco modelon de la kopernika suncentrismo; ĝi ekzistas ĝis hodiaŭ kaj montru ke fido kaj sciencoj tute ne reciproke ekskluzivigas sin. Krome tio estis signo astronomia por la sidejo de franciskana studejo ene de la monakejo. Ĉar Worbis estis la scienca centro de la turingia franciskana ordenprovinco. En 1824 la monakejo fermitis sub la premo de la prusia registaro kaj la preĝejo iĝis paroĥuja.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]