Preĝejo Sankta Bonifaco (Kassel)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La impona preĝejo ĉe plurlena bulvardo Ihringshäuser Straße

La preĝejo Sankta Bonifaco (germane: Kirche St. Bonifatius) estas romkatolika preĝejo en Kassel, Germanio, en la orienta urboparto de Kassel-Wesertor. La ejo staras rekte ĉe la avenuo Ihringshäuser Straße:

Historio[redakti | redakti fonton]

La Bonifaco-komunumo estis kaj teritorie kaj membronombre unu el du grandegaj komunumoj en la grandurbo nordhesia Kassel. La katolikoj vivas en diasporo. Ĝi apartenis al la pastorala ligo "Kassel Mitte" kune kun la komunumoj de Sankta Elizabeto, Sankta Laŭrenco, Sankta Jozefo kaj Sankta Familio. Ekde la 1.1.2016 la bonifacanoj formas kun la tri unue menciitaj komunumoj la novan komunumon Kirchgemeinde Sankt Elisabeth.[1]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi preĝejo konstruitis en 1956/57 laŭ la planoj de la kasela arkitekto Josef Bieling (1919-81). La senkolonega halo-preĝejo konsistas el du kontraŭe reciproke kunmetitaj trapezoj. La buntkolora interno malegalas al la modesta blanka ekstero de la konstruaĵo. La krucifikson faris en 1958 la skulptisto Otto Sonnleitner (1906-85) el Würzburg, dume la mozaikoj estas verko de Gerhard Dechant.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rondletero pri la kunfandiĝo. Arkivita el la originalo je 2016-01-16. Alirita 2016-01-01.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

G. Lange: Festschrift zur Einweihung der katholischen Kirche St. Bonifatius in Kassel, Weber & Weidemeyer, Kassel 1957