Preĝejo Sankta Ladislao (Mezőkövesd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
preĝejo Sankta Ladislao
preĝejo Sankta Ladislao en Mezőkövesd
preĝejo Sankta Ladislao en Mezőkövesd
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mezőkövesd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Ladislao, nomata laŭ Ladislao la 1-a, reĝo de Hungario, estas romkatolika monumento historia en Hungario, en urbo Mezőkövesd.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua preĝejo gotika konstruiĝis en tiu loko jam en la 13-a jarcento. En 1450 Johano Hunyadi kaj la husanoj tie deklaris pacon. En 1472 Matiaso la 1-a vizitis la preĝejon. Ĉirkaŭ 1760 oni alkonstruis kripton kaj novan barokan navon, la malnova mezepoka sanktejo iĝis flankokapelo. En 1898 pli granda turo konstruiĝis, kiun en 1956 kanono detruis. La renovigita turo pretiĝis en 1960. La orgeno estas aŭdebla ekde 1899, oni trakonstruis ĝin en 1949 kaj 1962.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo havas turon en mezo de la fronto, kie estas ankaŭ la ĉefenirejo. Interne fresko de altaro de Sankta Maria prezentas homojn en lokaj popolaj kostumoj. Bildo de la ĉefaltaro prezentas Sanktan Ladislaon la 1-an. La ceteraj altaroj estas pentritaj riĉe.

Kermeso okazas en la 27-an de junio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.