Kistehén Tánczenekar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kistehén Tánczenekar [kiŝtehe:n] ta:nczenekar] estas hungara muzikgrupo, fondita en 2004. La nomo signifas laŭvorte Etbova danc-muzikgrupo kaj ties simbolo estas flava etbovo, kiu iĝis ankaŭ simbolo por la hungara Insula Festivalo de 2002. La Etbovon kreis, elpensis Igor Lazin kiu reĝisoris eĉ filmeton kun la nomo A kistehén (La etbovo) kaj al kiu verkis muzikon Kollár-Klemencz László. Ili aperigis samjare la libron „Kollár-Klemencz László-Igor Lazin: A kistehén”


La grupanoj jam kuniĝis en 2002 por komuna koncerto, post eldono de la unua albumo „A kistehén” de Kollár-Klemencz László kaj kie la aliaj grupanoj ludis kiel gastmuzikistoj. En 2004 la grupo oficiale fondiĝis.

Ili kunludis unuafoje en 2002 sur Insula Festivalo en Budapeŝto. Tiam aperis la albumo Etbovo, kiu entenis krom la fifama kanto „én vagyok a kistehén…” (mi estas la etbovo) ankaŭ alian 13 „verajn” kantojn, en kiuj ioni ludas per tirharmoniko, harmoniumo, tamburoj, kongaoj, gitaroj. (Menciinde estas, ke tiam flava etbovo estis ankaŭ la simbolo de la Insula Festivalo)

Tiu albumo popularis, sed la grupo ne fondiĝis nur en 2004, kiam 2004 Kollar kaj la aliaj muzikistoj surigis 14 kantojn, kio aperis en septembro de 2004 kun la nomo CSINTALAN (Petolema). Komenciĝis la koncertoj. La kanto Cybergyerek el la albumo estis tre polulara meze de 2005 kaj atingis la alndan 3-an lokon.

La stilo estas iom alternativa kaj intermiksiĝas la populara geedziĝa muziko, regeo, cigana, latina muziko, ŝramlo, skao kun absurdaj tekstoj.

La muzigrupo ne plu partoprenos post 2002 la Festivalon sur la budapeŝta insulo.

Grupanoj

  • Lehoczki Károly–drumo (Kecel)
  • Fazekas Harcsa Róbert- tirharmoniko (Miskolc)
  • Farkas Mihály – tirharmoniko (Pest)
  • Dorogi Péter-gitaro, vokalo ()
  • Kiss Sándor -basgitaro (Tarján)
  • Nádasdi János –buŝa kontrabaso (??), derbuka (Királyhelmec)
  • Kollár-Klemencz László- kanto, gitaro (Újhartyán)

Eksteraj ligiloj