Kjudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kjudo
speco de sporto
arkpafado • gendai budō
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr

Kjudo (japane 弓道, Hepburne Kyūdō, do la vokaloj sonas longe en la japana lingvo) estas tipo de la arkpafado, praktikata en Japanio.

Ĝi estas unu el la tradiciaj japanaj batalartoj, kiu iĝis "nur" arto post apero de la pulvoraj pafarmiloj en la 16-a jarcento. Hodiaŭ jam ne gravas la trafa precizeco, pli gravas la formaj elementoj: ekstaro, moviĝo, teno, koncentriĝo. Ĝi havas plurajn skolojn, stilojn (ekz. Ogasavara, Heki).

La monaĥoj uzas ĝin hodiaŭ, simbole, ceremone pafante dum gravaj eventoj (geedziĝo, entombigo, naskiĝo de infano) aŭ plektrante la kordon de la arko (nomata jumi).

La kjudon karakterizas plue la nesimetria arko (jumi), la ceremoniaj vestoj.