Klabo numero 3 - La malplena domo (Bin-jip)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Klabo numero 3 (Bin-jip))
Golfoklabo numero 3
filmo
Originala titolo 빈 집 (per latina alfabeto: Bin-jip)
Produktadlando Sud-Koreio
Originala lingvo Korea
Kina aperdato 2004
Daŭro 88 m
Ĝenro Drama
Kameraado Jang Seong-back
Buĝeto ???
Reĝisoro(j) Kim Ki-duk
Produktisto(j) Kim Ki-duk
Scenaro Kim Ki-duk
Laŭ la verko de ---
Filmita en Sud-Koreio
Rolantoj Jae-hui • Lee Seung-yeon • Joo Jin-mo • Park Ji-a • Choi Jeong-ho • Lee Joo-suk • Jang Hoon • Kwon Hyeok-ho • Lee Jong-su
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj ---
Produktinta firmao ???
Distribuo ???
IMDb
vdr

Klabo numero 3 - La malplena domo estas korea filmo, kies originala titolo estas 빈 집 (per latina alfabeto: Bin-jip, t.e. Malplena domo) direktita fare de la reĝisoro Kim Ki-duk. Tiu filmo partoprenis en la 61an Filma Festivalo de Venecio kiel surpriza konkursanto, kaj ĝia titolo rivelita nur dum la festivalo.

La nomo "klabo (numero) 3" estas en la tradukitaj titoloj ĉar tiel volis la reĝisoro, kaj rilatas al la golfoklabo kiun la ĉefaktoro uzas dum la filmo, kiu estas la "numero 3", unu el la plej malmulte uzataj golfoklaboj.

Dum 2005 ĝi venkis la premion kiel "pli bona filmo de la jaro" en la tria fojo de la Italaj interretaj filmaj premioj (Italian Online Movie Awards).

Rakonto[redakti | redakti fonton]

La filmo rakontas pri Tae-Suk, knabo kiu emas eniri en domoj kies posedantoj ne estas kaj tie vivas dum kelkaj tagoj, kiel se li estus la posedanto: li lavas malpurajn vestaĵojn, kaj eĉ riparas rompitajn ilojn.

En unu el domoj li estas vidata de Sun-Hwa, juna virino, kiu estas edzino de violentulo. Kiam la edzo revenas en domon, vidas Tae-Suk en la ĝardeno. Tae-Suk ĵetas al la edzo pilketojn per sia golfoklabo, kiel puno pro la konduto de la viro kun sia edzino. Do, ambaŭ Tae-Suk kaj la virino forkuras, eĉ se ili ne interparolis. La junuloj loĝas en malplenaj domoj ĝis kiam ili ekloĝas en domo de maljunulo, kiun ili trovis morta, kaj afable enterigis en la gardenon. Sed kiam la filo kaj lia edzino alvenas kaj ne trovas la maljunulon, ili telefonas al polico, kaj Tae-Suk estas arestita ĉar akuzata pri murdo je la maljunulo, forrabo je la virino, kaj ŝtelado. Sed kiam li estos libera, li reiros en la domon de la virino kaj ŝia edzo, vivos kaŝita kun ili, kaj igas sin videbla nur tiam, kiam la virino estas sama.

Ĉefrolantoj[redakti | redakti fonton]

Premioj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]