Klasigo de steloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Steloj estas klasigataj ĉefe laŭ sia spektro kaj amplekso.

Spektroklaso

Spektroklaso estas klaso de stelo laŭ la spektra klasigo. Pli simple spektroklaso priskribas koloron de stelo.

Spektraj klasoj de la plej ofte uzata klasigo estas

O B A F G K M.

Ĉiu el ili estas disdividita je 10 subklasoj ekde 0 ĝis 9, do ili kune estas vico

O0 O1 ... O8 O9 B0 B1 ... B8 B9 A0 ... ... ... M8 M9

Klaso Temperaturo Koloro Maso
en sunaj masoj
Radiuso
kompare al Suno
Lumigo
kompare al Suno
Hidrogenaj linioj
O 30000 – 60000 K Blua 60 15 1400000 Malfortaj
B 10000 – 30000 K Blua - blanka 18 7 20000 Mezfortaj
A 7500 – 10000 K Blanka 3,1 2,1 80 Fortaj
F 6000 – 7500 K Flava - blanka 1,7 1,3 6 Mezfortaj
G 5000 – 6000 K Flava 1,1 1,1 1,2 Malfortaj
K 3500 – 5000 K Oranĝkolora 0,8 0,9 0,4 Ege malfortaj
M 2000 – 3500 K Ruĝa 0,3 0,4 0,04 Ege malfortaj
Steloj de diversaj klasoj de la ĉefa sekvenco



Lumigo

Steloj estas klasigataj ankaŭ laŭ sia amplekso (aŭ lumeco), por la sama spektroklaso:

Ampleksa klaso estas skribata per romiaj ciferoj kaj post la spektroklaso. Ekzemplo de la plena skribo: "A2V", kie "A2" estas spektroklaso kaj "V" estas amplekso.

Diagramo de Hertzsprung-Russell (spektroklaso - lumigo)
Diagramo de Hertzsprung-Russell (spektroklaso - lumigo)

Ŝablono:Ĝermo-astronomio