Klavarseruro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La klavoj estas la flavaj lamenoj. En realo la subaj partoj de ili troviĝas dum paŭza pozicio je diversaj altoj, pro tio la fermŝablono de la ŝlosilo ne dedukteblas. Krom tio la subrando de la klavoj devas esti konkava, kun la kaverno de la ŝlosilo kiel centro, tiel ke la klavoj ne plu movas kiam la ŝlosilo glitas laŭ ĝi.
Klavarseruro (en la suba parto).
Antikva klavarseruro kun sep klavoj

La klavarseruro estis en 1778 inventita de la anglo Robert Barron, kvardek jarojn pliposte la seruro estis plibonigita de lia samlandano Jeremiah Chubb. Ĝi anstataŭis la ĝis tiam uzatan protektatan seruron.

Fukciado[redakti | redakti fonton]

La klavarseruron oni (mal)fermas per ŝlosilo kiu kongruas kun la seruro kaj havas bloketon kun diversaj noĉoj kiuj puŝas la klavojn en la ĝusta pozicio kaj tiel malblokas la riglilon.

La klavoj (plej ofte 3 aŭ 4) estas metalaj lamenoj, plej ofte el latuno, kun H-forma truo en la mezo. La subaj partoj de ili troviĝas dum paŭza pozicio je diversaj altoj. Ili povas movi supren kaj malsupren, plej ofte ĉirkaŭ ĉarnirpunkto. Tra la truo estas kamo kiu estas ligata kun la riglilo. En la paŭza pozicio tiu kamo troviĝas en unu el la supraj anguloj de la H-forma truo.

Kiam oni turnas la ŝlosilon en la seruro, la bloketo puŝas kelkajn klavojn iom pli kaj aliaj iom malpli supren. Se la ĝusta ŝlosilo estas uzata, la klavoj tiam precize havas la ĝustan pozicion, tiel ke la kamo de la riglilo povas movi tra la horizontala trabeto de la H al la alia flanko.

Samtempe kun la levo de la klavoj, parto de la bloketo de la ŝlosilo falas en triangulan noĉon en la riglilo (nevidebla sur la foto ĉar la klavaro kovras tiun parton). Je la plej alta punkto la riglilo estas (mal)fermŝovata per la ŝlosilo, se ĉiuj klavoj estas en la ĝusta pozicio.