Burgo Klempenow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Klempenow)
Burgo Klempenow

La burgo Klempenow estas mezepoka burgo en Meklenburgo-Antaŭpomerio (Germanio), tuj apud la rivereto Tollense, ĉirkaŭ 15 km norde de la urbeto Altentreptow.

Loko[redakti | redakti fonton]

La burgo situas je la origina limo inter Meklenburgo kaj Pomerio, kiu trairis la valon de la Tollense.

Historio[redakti | redakti fonton]

Deveno[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis konstruita kune kun aliaj burgoj ekde 1231 de la pomeriaj dukoj, kies potenco estis konfirmita de la ŝtaŭfa imperiestro Frederiko la 2-a post longaj bataloj kun danoj, slavoj kaj la kristana Pollando pri la politika influo en la tiama ekonomie kaj milite grava regiono. Ĉirkaŭ la jaro 1240 aperis la pomeria duko Vartislavo la 3-a kaj la burgo Klempenow verŝajne havis sian originon je li. Dokumente unuan fojon Klempenow estis menciita finfine nur en la jaro 1331 kiel burgo sub landa suvereneco.