Klitio (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klitio
giganto en la helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Mortigita de Hekato
Patro Urano
Patrino Geo
vdr

Klitio estas en la helena mitologio filo de diino de la Tero Gaja, naskita el sangaj gutoj de dio de la ĉielo Urano, post kastro fare de la propra filo Krono. Laŭ instigo de sia patrino Gaio li kune kun pliaj Gigantoj (siaj fratoj, monstraj longharaj Gigantoj), partoprenis ribelon kontraŭ olimpiaj dioj. Malgraŭ li estis nevundebla danke al magia herbo, mortigis lin en batalo per ardigitaj ŝtonoj diino Hekato. Laŭ alia versio dum la ribelo kontraŭ olimpiaj dioj trafis lin per monto da ardega fero dio Hefesto kaj tiel senkonscian mortigis lin Heraklo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Klytios en la ĉeĥa Vikipedio.