Kluzosojlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kluzosojlo estas la elstaraĵo sub la kluzopordego rekte supre de la akvo (akvonivelo en la kluzo je malsupra akvo). Ĉe la dekstra bildorando estas ekvidebla la flava strio por la oficiala markado de la sojlo
La sojlo en la profunda kluzo Pont de Flandre sur la Kanalo Saint-Denis en Parizo

Kluzosojlo estas en ŝipkanala kluzo la muran elstaraĵon, kiu servas kiel alfrapejo por la fermita montoflanka kluzopordego kaj je kluzoj kun fluomastrumilo en la pordegoj aldone al la energitransformado.

Je la veturado en la kluzo estas atentenda la sojloprofundo de la kluzo, ĉar tiu ĉi difinas la mezuron de la maksimuma enprofundiĝo de la ŝipoj. Por ke je la forfluigo de la akvo el la kluzokamero la ŝipo ne tuŝas la sojlon kaj per tio difektiĝas, la pozicio de la sojlo estas kolore markita sur la muro de la kluzokamero per flava vertikala strio kaj atentenda je la veturo valen: La akvoveturilo ne rajtas troviĝi pli proksime ĉe la supra kluzopordego ol la markostrio indikas. Je veturo monten oni vidas la sojlon kiel muro malsupre de la montoflankakluzopordego, vidu bildon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]