Koĉo
Koĉo estas genro de insektoj, kiuj apartenas al plantaj laŭsoj.
Koĉoj nutras sin suĉante sukon de plantoj; kelkaj koĉaj specioj specialiĝis pri certaj plantaj specioj. Ĉar koĉoj bezonas precipe la albuminojn de la plantoj, ili sekrecias la restantan sukeron.
El la plej konata el la koĉoj, coccus cacti, eblas produkti koĉenilon, kiu servas por produktado de karmino.