Kodblokado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En programara inĝenierarto, kodblokadoblokado (angle freeze, kiu laŭvorte signifas "frostigon") estas tempopunkto dum programara disvolvado post kiam la reguloj pri ŝanĝi la fontkodon aŭ rilatajn rimedojn fariĝos pli striktaj, aŭ la periodo kiam tiuj reguloj efektivas. Kodblokado helpas progresigi la projekton al delasiĝo aŭ al iteracia finiĝo per reduktanta la skalon aŭ oftecon de ŝanĝoj, kaj povas helpi plenumi teknikan vojmapon. La precizaj reguloj dependas de la tipo de blokado kaj de la specifa procezo de disvolvado kiun oni uzas; ekzemple, ĝi povas permesi nur ŝanĝojn kiuj riparas misaĵetojn aŭ permesi ŝanĝojn nur post ĝisfunda revizio far aliaj anoj de la disvolviga skipo. Ĝi povas ankaŭ specifi tion kiu okazos, se ŝanĝo kontraŭe al la reguloj necesos; ekzemple, rekomenci la blokadan periodon.