Kodnomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kodonomo)

Kodnomo estas nomo uzata por malklarigi kaj kaŝi la nomon de persono aŭ de grupo, respektive la nomon de kampanjo aŭ projekto. Kodnomo elektiĝas tiel ke el ĝi laŭdezire ne eblu dedukti la veran signifon.

Ofte kodnomoj uzatas en armeoj kaj en sekretaj servoj, sed foje ili aplikatas ankaŭ en industriaj entreprenoj, por sekretigi kaj kaŝi projektojn for de la atingo de ĵurnalistoj kaj de nedezirata publikigo en la amaskomunikiloj, kaj eĉ pli por sekretigi kaj kaŝi ilin de la konkurenco. Plia tereno de aktuala evoluo estas la anonimeco en la interreto.

Ekzistas pluraj diferencoj al la termino de pseŭdonimo. Esence, unue kutime pseŭdonimoj nur uzatas por personoj en publika vivo, ne por grupoj aŭ projektoj, kaj due la vera identeco de persono uzanta la publikan pseŭdonimon povas esti pli aŭ malpli konata, dum kodnomo aŭ kriptonimo ekskluzive celas la sekretecon de la celato kaj la perfektan malinformon.