Kokořín (burgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kokořín

Elaviadila vido al Kokořín

Elaviadila vido al Kokořín
Geografiaj informoj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Geografia situo 50° 26′ 26″ N, 14° 34′ 37″ O (mapo)50.44041666666714.576805555556Koordinatoj: 50° 26′ 26″ N, 14° 34′ 37″ O (mapo)
Situo de Kokořín
Konstruita 1320
Rekonstruita 19111918
Konstrustilo Baroko
Devena posedanto Hynek Berka z Dubé
Retadreso https://hrad-kokorin.cz/
Information icon.svg
vdr
Burgo Kokořín

Kokořín estas burgo situanta en la samnomata vilaĝo - Kokořín, 11 km norde de distrikta urbo Mělník.

La burgo estiĝis komence de la 14-a jarcento dum Hynek Berka el Dubé. Post dezertigo dum husanaj militoj ĝi estis renovigita pro fervoro de familio el Klinštejn, kiu donis al ĝi malfrue gotikan aspekton. Sed pri ties sorto decidis ordono de Ferdinando la 2-a, kiu timante, por ke la burgo ne fariĝu apogpunkto de malamikoj de la imperiestra potenco, igis la sidejon ruinigi. Nur en la jaro 1894 aĉetis la burgon burĝo Václav Špaček el Starburk. Dum alikonstruoj el la jaroj 19111918 la burgo akiris hodiaŭan aspekton.

Per formo de remparo la simpla dispono de la burgo rememorigas ŝipon, kies masto kreas 38 m alta turo kaj la alian dominaĵon palaco. Tiuj ĉi partoj de la burgo prezentas du bazajn funkciojn: loĝigan kaj defendan.

La burgo estas publike alirebla.

En la vilaĝo staradis foje burgaro, kies partoj estas konsiderataj grejskavernoj nomataj Staráky en eksa kastela parko. Baroka kastelo estas en aspekto el la jaro 1800.