Kokosa plato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la plej grandaj tektonaj platojj- la kokosa plato blua (super la bildocentra helblua plato Nazca) okcidente de Centra Ameriko

La Kokosa plato estas inter la mezgrandaj tektonaj platoj de la mondo. Kiel ĉiuj tektonaj platoj ĝi estas parto de la litosfero. La plato ampleksas parton de la Pacifika Oceano okcidente de Centra Ameriko kaj nomatas laŭ la Kokosa insulo de Nikaragvo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La kompare eta kokosa situas okcidente de la ŝtatoj Meksiko, Gvatemalo, Salvadoro, Nikaragvo kaj Kostariko de Centra Ameriko. Ĝi okcidente limas kun la pacifika, norde kun la nordamerika, oriente kun al karibia platoj kaj sude kun la plato Nazca.

Ĉe la okcidenta kaj suda limoj de la oceana kaj bazalte peza kokosa plato, magmo suprenpuŝiĝas de la tera interno, dum la plato ĉe la orienta kaj norda limoj premiĝas sub la pli kompare malpezajn granitajn kontinentajn platojn kaj kreis la oceanan centramerikan fosaĵon. Sekve en la proksima Centra Ameriko, kiu apartenas al la karibia plato, ekestis zono de vulkanoj, el kiuj ekzemplo estas la 2381 metrojn alta vulkano Santa Ana en Salvadoro.


  Tektonaj platoj
Grandaj (ĉefaj) platoj
Afrika plato | Antarkta plato | Aŭstralia plato | Eŭroazia plato | Nordamerika plato | Pacifika plato | Sudamerika plato
Malgrandaj platoj
Amura plato | Apulia plato | Arabia plato | Filipina plato | Hindia plato | Jangzia plato | plato Juan de Fuca | Kariba plato | Kokosa plato | Oĥotska plato | plato Nazca | Skotia plato | Somalia plato | Sunda plato
Mikroplatoj
Anatolia plato | Banda plato | Birma plato | Egea plato | Galapaga plato | Karolina plato | Kermadeca plato | Mariana plato | Moluka plato | Okinava plato | Panama plato | plato Altiplano | plato Balmoral Reef | plato Birds Head | plato Conway Reef | plato Futuna | plato Juan Fernandez | plato Suda Bismarck | plato Manus | plato Maoke | plato Niuafouo | plato Novaj Hebridoj | plato Rivera | plato Norda Bismarck | Sandviĉa plato | Nordanda plato | Ŝetlanda plato | Solomona plato | Timora plato | Tonga plato | Paskinsula plato | plato Woodlark