Kola duoninsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kola
Situo de la duoninsulo Kola inter la Barenca maro kaj la Blanka maro
Situo de la duoninsulo Kola inter la Barenca maro kaj la Blanka maro
duoninsulo
Akvejo 1 Barenca maro
Akvejo 2 Blanka maro

Geografia situo

67° 41′ 18,1″ N, 35° 56′ 37,5″ O (mapo)67.68836111111135.94375Koordinatoj: 67° 41′ 18,1″ N, 35° 56′ 37,5″ O (mapo)
Kola (Rusio)
Kola (Rusio)
DEC
Kola
Kola

Map

Areo 100 000 km²
vdr

Duoninsulo Kola estas granda duoninsulo en nordokcidenta parto de Rusio, sur regiono de Murmansko. Ĝia areo estas ĉ. 100.000 km2. Ĝi havas la etendiĝon de 300 kmx400 km inter la Blanka kaj la Barenca maroj. Ĝi estas geologie parto de la Balta ŝildo, konsistas el prekambriuma granito kaj gnejso. La duoninsulo riĉas je lagoj, riveroj.

Preskaŭ la tutan duoninsulon kovras norde muska kaj likena tundro, kun arkta nana betulo, pli sude etendiĝas marĉa tajgo kun betulo, piceo, pino. La grundo estas maldika kaj havas malbonan kvaliton.

Ekonomie plej gravas la minado de apatito (uzata por fosforaj sterkoj), sed ankaŭ nefelinito (por aluminio), zirkonio, niobio.

Plej granda urbo de la duoninsulo estas Murmansko kun senglacia haveno.

La areo estas maldense loĝata, ĉefe ĉe la bordoj, kie oni fiŝkaptas. En la interna parto de la duoninsulo vivas sameoj kaj okupiĝas pri bredado de norda cervo.