Kolegieto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kolegieto (latine: bursa / germane: Burse) estis formo de mezepoka studenta hejmo kiu servis ankaŭ kiel prelegejo. Por la studentoj estis deviga la aparteno al iu kolegieto (germane: "Bursenzwang"). Bona ekzemplo por tia kolegieto estas la Georgenburse Erfurt. Tie loĝis i.e. Marteno Lutero, la germana reformanto.

Kolegieto de Melanktono en Tübingen

La loĝanto en tia kolegieto nomiĝis latine "bursarius". Tiu novlatina vorto havas la saman radikon kiel la franca "la bourse" kaj la germana "der Bursch", "Burschenschaft" (=asocio de studentoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]