Kolka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kolka (livone: Kuolka) estas fiŝeja komunumo en Kurzeme, Latvio.

La urbeto havas ĉ. 1000 loĝantojn, situas ĉe Kabo de Kolka de la Irben-marvojo, kie renkontiĝas la Orienta maro kaj la Golfo de Rigo.

En Kolka vivas la lastaj reprezentantoj de la livona lingvo kaj kulturo.

La turistoj interesiĝas ĉefe pri la Kabo de Kolka kiel bird-spektejo - la areo situas ene de la Nacia parko Slītere - kaj kiel geografia kuriozaĵo.

La unua skriba mencio de Kolka kiel loĝata loko okazis inter 1384 kaj 1387.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Kolka formas kun la komunumoj Vaide, Saunags, Pitrags, Košrags, Mazirbe kaj Sīkrags la administran unuon distrikto Kolka.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]