Komatsu D575

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komatsu D575

Komatsu D575 „Superdozo“ estas la plej granda skrabmaŝino de la mondo.

Ĝin produktas la firmao Komatsu Ltd. (Japanio). Ĝia apliko estas limigita je ekspluato de karbo en diversaj regionoj de Usono, precipe en Pensilvanio, Idaho kaj Okcidenta Virginio. La dizelmotoro havas volumenon de 46,3 litroj kaj povumon de 1167 ĈP (858 kW) ĉe 1800 U/min. La fuelujo povas enteni 2.100 litrojn da dizeloleo. La buldozo pezas 150 tunojn.

Eksteraj ligiloj