Komodo (meblo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komodo en imperia stilo

Komodotirkestaro estas meblo, havanta diversan alton (plej ofte brustoalton) kaj nur tirkestojn frontpaĝe. La tirkestoj estas unu super la alia kaj servas plej ofte por konservi tolaĵojn, galanteriojn ktp.

Speciala komodo troviĝas en apotekoj, kie ĝi kovras la tutan muron kaj oni rezervas en ĝi la medikamentojn.