Kompanio de la Hudsona Golfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magazeno La Baie, ĉe la strato Sainte-Catherine en Montrealo.

La Kompanio de la Hudsona Golfo (franclingve Compagnie de la Baie d'Hudson, anglalingve Hudson's Bay Company) estis originale komerca kolonia kompanio, fondita en Londono en 1670 cele al peltkomerco ĉirkaŭ la Hudsona Golfo. Ĝi ankoraŭ ekzistas hodiaŭ, kaj estas eĉ la plej malnova firmao de Nordameriko. La kompanio havis gravan influon sur la historio de Kanado.

La kompanio hodiaŭ posedas multajn butikojn (ĉirkaŭ 550 en 2006, inkluzive de etaj vendejoj kaj grandaj magazenoj. Ĝi ekzemple posedas la markojn The Bay kaj Zellers, kaj havas proksimume 70000 dungistojn.