Komparo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komparo estas unu el la plej konataj tipoj de vortfiguroj, tio estas figuroj, kiuj celas diri vorton anstataŭ alian -en tiu ĉi kazo aldone alian-; do, ĝi konsistas je aldoni al vorto alian, kun kiu oni komparas tiun; ekzemple: “Viaj dentoj estas kiel perloj”. Facile oni povas vidi, ke estas speciala rilato kaj simileco inter dentoj - pri kio oni parolas - kaj perloj - uzataj por reliefigi dentojn -: ambaŭ estas belaj, blankaj, brilaj, etaj. Kompreneble tiu komparo estas tro konata, do des pli bone uzi alian pli notindan ekzemple "dentoj kiel fulmoj", "dentoj kiel dolĉaj glavoj", ktp.

Ankaŭ videblas, ke por tiu tipo de tropo nepras uzon de vortoj kiel “kiel”, “kia”, “kvazaŭ”, “simila al” aŭ similaj. Kiam oni forigas tiun komparigan vorton, la figuro iĝas metaforo.

Pri la troigo de malproksimigo inter realaĵo kaj nerealaĵo, jam antaŭe menciata, Sandor Szathmari, iom primokas en sia verko Vojaĝo al Kazohinio:

"Foje Zemoki kaj Zeremble legis la "enspirojn" de iu tia mufruko, en kiu li komparis la bruston de la virino al artiŝoko boligita en lakto, al malva radiko kaj al papiliaj bilevoj, do al ĉio tia, al kio la virina brusto havis nenian interrilaton. Ĉefe la lasta rikoltis grandan sukceson, ĉar ĝi estis plej malproksime ne nur de la virina brusto, sed ankaŭ de la realo, konsidere, ke la papilio ne havas bilevojn."