KomunIKON

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Retpaĝo de KomunIKON

KomunIKON estas projekto por la evoluo de IKON, ikoneca lingvo, aŭ alivorte lingvo farita nur el ikonoj.

Ĝin fondis Cesco Reale, itala esperantisto kaj poligloto vivanta en Svislando.

IKON celas esti kompleta lingvo por vida komunikado kies inkluziveco estas unu el ĝiaj ĉefaj karakterizaĵoj.

IKON estas facila, intuicia, internacia kaj transkultura vida lingvo. Ĝi estas strukturita sistemo de grafika komunikado kiu kombinas ikonojn kaj lingvistikon.

IKON Lingvo[redakti | redakti fonton]

IKON estas kompleta lingvo - ilo de vida komunikado. Ĝi havas lingvan strukturon, precizan signifon kaj ĝi estas desegnita por konstrui kompletajn frazojn.

IKON Filozofio[redakti | redakti fonton]

  1. Vizio: Plibonigi komunikadon per ikonecaj lingvoj
  2. Misio: Disvolvi kompletan vidan lingvon de ikonoj por plibonigi komunikadon inter homoj, preter lingvaj baroj
  3. Slogano: Diru ĝin per ikonoj!
  4. Valoroj: Respekto, malferma kaj konstrua komunikado, ludemo, pasio, persistemo, multkultureco, flanka pensado

Kampoj de apliko[redakti | redakti fonton]

IKON havas aplikojn en diversaj kampoj, de komunikadoteknologio ĝis grafika dezajno, edukado kaj humanitara kriza subteno. La celo de IKON estas krei la unuan plene funkciantan ikon-bazitan vidan lingvon de la mondo, kies finfinaj profitantoj estas: infanoj, kiuj lernas legi, analfabetaj plenkreskuloj, migrantoj, turistoj, homoj lernantaj fremdajn lingvojn, uzantoj de AAC (Alternative Augmentative Communication/ Alternativa Pliiga Komunikado) kaj iliaj parencoj, videoludistoj aŭ ajnaj aliaj uzantoj de tutmondaj platformoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]