Komuna lingvo (Kürschner)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingua Komun (Komuna Lingvo) estas projekto de internacia planlingvo publikita de F. R. Kürschner (aŭ Klirschner), en 1900. La aŭtoro estis esperantisto, sed pensis ke Esperanto ne estus sufiĉe scienca.

La lingvo estas naturalisma, havas multajn konjugacigrupojn al verboj. Ĝi havas analogiojn al Mundolingue. La partoj de diskursoj ne estas markataj per finaĵo kaj la derivacio estas neregula.


Patro nia: Padre nose kuale tu ese in cielo, santé esa tue nómine ; vena imperio tue ; voluntá tue esa fate sur tera komo in cielo ; dé a nos hodi nose pan kuotidian ; perdone nose kulpas, kual nos perdona nose kulpantes ; ni konduke nos in tentacion, ma libere nos de lu mal.