La komunumaro Ländereck fondiĝis la 1-an de decembro 1991. En julio 1995 aldone membriĝis la komunumo Hilbersdorf, en julio 1995 la komunumoj Endschütz kaj Kauern. En januaro 2012 membriĝis ankaŭ Wünschendorf, kiu de tiam estas la membrokomunumo kun plej da loĝantoj. La 8-an de februaro 2013 tial la komunumaro ŝanĝis sian nomon al Wünschendorf kaj ŝanĝis sian administran centron de Seelingstädt al Wünschendorf. Kiam fine de 2013 malfondiĝis la najbara komunumaro Leubatal, la komunumo Teichwitz ankaŭ aliĝis al la komunumaro Wünschendorf.