Komunumo de Sankta Egidio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kirko de S-ta Egidio, sidejo de la Komunumo

La Komunumo de Sankta Egidio (itale: Comunità di Sant'Egidio) estas kristana komunumo, agnoskita de la katolika eklezio kiel internacia laika asocio. Ĝi estis fondita en 1968 en Romo kaj engaĝiĝas pri ekumenismo, tamen funde radikas en la katolika eklezio.

Nomo: Comunità di Sant'Egidio
Adreso: piazza S. Egidio, 3a – 00153 Romo
Retpoŝto: info@santegidio.org
Retejo: www.santegidio.org
Kontinentoj: Afriko, Amerikoj, Eŭropo, Azio
Regnoj: Pli ol 70 landoj, plimulto en Afriko
Sektoroj: La aktivadojn de la komunumo, kvankam malsamspecajn, ligas iliaj radikoj en kristanaj karitato kaj kompato.

Ekesto kaj historio

La Komunumo de Sankta Egidio estis fondita en 1968 en Romo pro iniciato de junulo Andrea Riccardi, tiam malpli-ol-20-jara. Li kunigis grupon da gimnazianoj, anoj de la grupo Gioventù Studentesca (studenta junularo) kiel li mem, por aŭskulti kaj praktiki la Evangelion. La grupo referencis precipe al la kristana prakomunumo laŭ la Agoj de la Apostoloj kaj al Sankta Francisko el Asizo.

La grupeto tuj iris al la urborando de Romo, kie en barakoj vivis multaj malriĉuloj, kaj komencis posttagmezan programon por infanoj por la postlernejaj horoj, tiam nomatan Scuola Popolare (popola lernejo), nun Scuole della pace (lernejoj de la paco).

En 1972 la komunumo disiĝis de la Gioventù Studentesca kaj memstare praktikis karitatan aktivadon. En septembro 1973 ĝi establis propran sidejon en la monaĥejo de Sankta Egidio en Romo, kiu ĝis nun restas ĝia centra sidejo kaj donis al ĝi la nomon.

Ekde la 1970-aj jaroj la Komunumo konsiderinde kreskis; nun ĝi ekzistas en pli ol 70 regnoj de kvar kontinentoj, kun 50.000 membroj, kvankam estas malfacile diri, kiel kaj kiom ili stabile kontribuas al la aktivado.

En 1986 la Komunumo ricevis papan agnoskon de Johano Paŭlo la 2-a. La 7-an de aprilo 2008 papo Benedikto la 16-a vizitis la komunumon, okaze de ĝia 40-jara jubileo, en la baziliko San Bartolomeo all'Isola.