Koncentriĝo
Aspekto
(Alidirektita el Koncentro)
Koncentriĝo (de la latinaj vortoj con, "kun-", kaj centrum respektive greke κέντρον [kentron] "centro") laŭ PIV ĝenerale estas "densa kuniĝo ĉirkaŭ komuna centro".
- Aparte, en kemio temas pri pliigo de la kvando de solvita substanco en solvaĵo, aŭ per aldono de tiu substanco aŭ per forigo de parto el la likvaĵo.
- En la lingvaĵo de psikologio temas pri fokusigo de la atento (do de perceptado) respektive de la pensoj al unu objekto aŭ temo.
- En fiziko koncentriĝo kutime celas la faskan kunigon de elektromagneta radiado (inkluzive de la videbla lumo) al eta diametro,
- En ekonomiko temas pri la stato aŭ proceso de densigo de ecoj en merkato: ekzemple la koncentriĝo de entreprenoj estas la situacio havi malmultajn vendantojn kaj aĉetantojn en merkato aŭ la proceso de malmultiĝo je vendantoj kaj aĉetantoj en tiu merkato.
- En la statistiko pli densa probabla distribuo en iu loko ol en la ĉirkaŭaĵo.
- Ankaŭ en la teorio pri trafiko la vorto oftas kaj tiusence kutime celas la kvanton de veturiloj aŭ ĝenerale de trafikaj partoprenantoj en unu loko je difinita momento.
Vidu ankaŭ: denseco