Konduktoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Konduktoroj)
Konduktoro apud trajno

Konduktoro estas oficisto, kiu akompanas publikan veturilon (en tramo, trajno ks), ne kondukante aŭ stirante ĝin, sed plenumante difinitajn devojn, kiuj koncernas ĝian funkciadon aŭ ĝiajn pasaĝerojn. Ekzemple rigardi vagonojn ĉu ĉio estas en ordo, doni informojn al pasaĝeroj pri la horaro (ekvetur- kaj alventempoj) kaj kontroli iliajn biletojn. Helpi pasaĝerojn en- kaj elvagoniĝi estas ankaŭ difinita servo al la klientoj de la publikaj veturiloj.