Konfiddemando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konfiddemando aŭ (pli longe, sed sen duobla sama konsonanto, ĝene prononcebla) voĉdono pri konfido en multaj parlamentaj demokratioj estas politika instrumento de la registaro disciplinigi la parlamenton. En kazo de malfacile klarigeblaj konfliktoj inter la registaro kaj la parlamento, la registaro povas postuli ke la parlamento voĉdonas ĉu ĝi ankoraŭ principe konfidas al la registaro: se la voĉdona rezulto estas konfido, tiam la registaro havas la rajton plusekvi sian politikon rilate al la konflikta temo, kaj se la voĉdona rezulto estas malkonfido, tiam kutime sekvas la demisio de la registaro.

Sed ĉar ne eblas gvidi ŝtaton sen registaro, rezulte kutime sekvas pli fruaj balotoj de nova parlamenta konsisto, do la parlamentanoj per tia voĉdono ne nur senpostenigas la registaranojn, sed ankaŭ sin mem. Rezulte negativa rezulto de konfiddemanda voĉdono en la parlamento transdonas la decidon pri la ŝtata politiko al la civitanaro, kiu per la sekva parlamenta baloto kreas novajn politikajn plimultojn, kaj do decidas pri la estonta politika direkto kaj de la parlamento kaj la registaro.