Konstancio Ĥloro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monero de Antioĥio kun Konstancio Ĥloro

Konstancio Ĥloro, latine Flavius Valerius Constantius, dicitur Chlorus, estis romia imperiestro (la nomepiteton Ĥloro, t.e. la Pala, greke χλωρός, li ricevis de la postaj bizanciaj historiistoj). Li naskiĝis ĉirkaŭ 31-a de marto 250 kaj mortis 25-an de julio 306. Estis ano de unua tetrarkio de 293 ĝis 305. En 305 li iĝis imperiestro, la ĉefa tetrarko.

Konstanteno la Granda estis lia plej aĝa filo.