Konstitucio de Kanado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La konstitucio de Kanado (angle Constitution of Canada, france Constitution du Canada) estas la superrega leĝo en Kanado. La konstitucio de tiu lando estas amalgamo de kodeksitaj parlamentaj aktoj kaj nekodeksitaj tradicioj kaj konvencioj. Ĝi prezentas la registarsistemon de Kanado, sed ankaŭ la civilajn rajtojn de ĉiu kanadano. Ĝi plejparte konsistas el la Canada Act 1982.