Kontrakto de Schönbrunn
La Kontrakto de Schönbrunn (france Traité de Schönbrunn de 1805) estis subskribata la 15an de decembro 1805 inter Prusujo kaj la franca Unua Imperio en Palaco Schönbrunn.
Kiel sekvo de la venko de Napoleono Bonaparto je la batalo de Austerlitz fine de la Tria Napoleona Milito la prusa sendito Christian von Haugwitz devis subskribi tiun ĉi kontrakton, kiun Reĝo Frederiko Vilhelmo la 3a de Prusujo tamen ne akceptis.
Laŭ la kontraktoteksto Duklando Berg, kiu lige kun la aliĝo al la Rejna Ligo malmultajn monatojn poste estis rangaltigota al grandduklando Berg, ricevis la prusajn landopartojn sur la dekstra flanko de la Rejno, apartenantaj al duklando Kleve, Francujo la svisan Neŭŝatelo, kaj Bavarujo Princlandon Ansbaĥo-Bajreŭto. Prusujo ricevis por tio pretendecon pri Elektprinclando Hanovrio, kiu tiam ankoraŭ estis ligita kun Anglujo en persona unio.
Prusujo aniĝis per la kontrakto al la Napoleona aliancosistemo.
La kontrakto prezentis nur pretervivan interan solvon, jam la Kontrakto de Parizo el 1806 kaŭzis pluan potencoŝanĝon favore al Napoleono Bonaparto.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Regina-Bianca Kubitscheck: NAPOLÉON I. Bonaparte. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 26, Bautz, Nordhausen 2006, ISBN 3-88309-354-8.
- Artikolo ĉe zum.de